Barnabás Hegyi
Barnabás Hegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1914 en Zborov (distrikto Bardejov) |
Morto | 28-an de aprilo 1966 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 5-1-239 |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | |
Infano | Barbara Hegyi |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto |
Barnabás HEGYI [barnabAŝ hedji], laŭ la hungara skribmaniero Hegyi Barnabás estis hungara kameraisto. Lia filino estas aktorino Barbara Hegyi.
Barnabás Hegyi naskiĝis la 4-an de marto 1914 en Hungario, en Zboró (nuntempa Zborov en Slovakio). Li mortis la 28-an de aprilo 1966 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Barnabás Hegyi lernis teknologion kaj industriarton en Budapeŝto. Li aliĝis al stabo de filmistoj en 1936 kaj li iĝis kameraisto ekde 1940. Post la 2-a mondmilito li laboris 2 jarojn en Hungara Radio, poste li revenis al la filma industrio. Li frue mortis antaŭ ol esti emerito. Li ricevis premion Kossuth en 1950, poste en 1953 kaj 1966 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj filmoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Li filmis 88 filmojn inter 1940-1966, ekzemple Ópiumkeringő (Opio-valso) (1943); En Eŭropo ie (1947); Ludas Matyi - la unua hungara kolora filmo - (1949); Különös házasság (Stranga geedziĝo) (1951); Karuselo (filmo) (1955); Surveturo (1955); Csempészek (Kontrabandistoj) (1958); Tegnap (Hieraŭ) (1959); Alba Regia (1961); Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)